Wednesday, February 24, 2010

Ĉu kosma rubaĵo?



Nu, ĵus ni celebris la Novan Jaron (mongole Cagaan Sar) laŭ la luna kalendaro. Ĉi jare ĝi okazis la 14-an de Februaro indikante la komencon de la Jaro de Tigro. La festo kutime daŭras tri tagojn. Sed mi ne parolu pri ĝi, komencu je lastaj novaĵoj okazintaj ĉi-tie.

Temas pri du objektoj kiuj falis sur la teritorio de Buren sum (sum-administria unuo ene de provinco) en provinco Tuv (Tuv estas unu el 21 provincoj en Mongolio, signifas “centra”). Laŭ la diro de iu loka paŝtisto, tagmeze en lasta lundo aŭdante bruegon li eliris el sia ger (tradicia loĝejo) kaj vidis ke iu brilanta aĵo proksimiĝis el la ĉielo kaj falis je 30 km distanco. Li atente binoklis unue kaj ĉevalrajdis tien post duonhoro. Du objektoj troveblis tie; la unua proksimume 2.10cm x 2.57cm ovoforma feraĵo kaj la dua falinta je 8 km de la 1-a estis ankaŭ fera globo kun 24cm diametro. Feliĉe ne homojn nek animalojn ili damaĝis. Kvankam oni ankoraŭ ne identigis al kiu lando la du kosmaj rubaĵoj apartenas (eĉ ne eblas deveni el kelkaj ciferoj skribataj sur ili), la fontoj diras ke ili povas esti ruuinaĵoj de unu el nun ekzistantaj en universo 9000 satelitoj jam ne funkciantaj. La du objektojn scienculoj portis al la ĉefurbo por esplori. Kvankam radioaktivaĵon oni ne trovis, ŝajnas ke mankas al ni homa kaj teknika kapablo esplori tiaĵojn.

No comments:

Post a Comment