Thursday, February 25, 2010

Naskiĝtago

Hodiaŭ estas mia naskiĝtago. Mi pensis rakonti iom pri mia hobio. Antaŭ du monatoj mi eklernis gitaron; dufojojn semajne mi iradas al la lecionoj ĉe unu el la unuaj gitaristoj de Mongolio S-o Ganbat. Dum socialisma erao en sepdekaj kaj okdekaj jaroj junuloj bone ludis gitaron. Pro la manko de CD kaj DVD en tiu tempo, la muzika instrumento estis preskaŭ la sola amujaĵo por ni.
Ankaŭ mi ludas basketbalon kaj tablotenison unu foje semajne. Tiuj ĉi du sportoj estas popularaj eĉ nun inter ĉiuj aĝogrupoj. Jogo disvastiĝas ankaŭ en urboj, pri kiu mi klopodas okupiĝi laŭ eble ofte.
Mi ŝatas lerni fremdajn lingvojn kaj interesas min kulturo kaj kutimo de diversaj nacioj. La rusa estis por mi la unua fremda lingvo kion ni devis lerni 6 jarojn en mezlernejo laŭ tiama eduksistemo. La hungaran lingvon lernis mi en Hungario. Tie, en Budapesto mi ankaŭ kuraĝis eklerni la tibetan lingvon ĉe ELTE universitato dum unu jaro. Poste venis la angla kaj japana. Esperanton mi eklernis preskaŭ samtempe kiel la anglan en ia hejmlando. Bedaŭrinde dum la pasintaj kelkaj jaroj mi tute ne uzis ĝin, tiel mi nun ofte faras erarojn en mia skribo sed mi esperas ke vi pardonos kaj tio ne tro ĝenas vin. Jes, ĉi jare mi remembriĝis al UEA :-)

No comments:

Post a Comment